Peticio por liberigi Ingrid Betancourt 

Konsternitaj pro la forrabo de Ingrid Betancourt, kandidatino por la prezidenteco de Kolombio, la 23an de februaro 2002, fare de la FARC (Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio), ni petas la tujan kaj senkondiĉan liberigon de Ingrid Betancourt.

Nenio povas pravigi la forrabon de civiluloj, kiuj ajn estas la motivoj, kaj kiel longe tiaj praktikoj daŭros, tiel longe vera paca procezo ne povos disvolviĝi. Sed ni ankaŭ opinias, ke serioza politika traktado estas la nura ebla vojo por restarigi pacon kaj socian justecon en Kolombio.

Pro tio, ni nin turnas al vi, por peti ke vi ĉion utiligu por liberigi Ingrid Betancourt kaj la aliajn civilulojn malliberigitajn fare de la armitaj grupoj kaj kiel eble plej rapide starigi veran politikan dialogon, cele starigi la pacon, al kiu aspiras plejparte el la Kolombianoj, starigi veran juran ŝtaton kaj ĉesigi la masakrojn elfaratajn de ĉiuj ĉeestantaj fortoj.


AlterFocus : Ingrid Betancourt et ses enfants www.Betancourt.info